tonkin

bildo de humphrey tonkin

Humphrey Tonkin

Naskiĝis en Britio kaj tie diplomiĝis ĉe la Kembriĝa Universitato. Migris al Usono por doktoriĝi ĉe Universitato Harvard pri angla kaj kompara literaturo. Profesoro pri angla literaturo ĉe la Universitato de Pensilvanio (1966-83); gastprofesoro ĉe Universitato Columbia (1981-82). Prezidanto de la Ŝtata Universitato de Novjorkio (1983-88) kaj la Universitato de Hartford (1989-98). Gastesploris ĉe la Kembriĝa kaj Oksforda Universitatoj kaj che la Universitato Yale. Katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford ekde 1999. Kiel fakulo pri lingvoj kaj internaciaj interŝanĝoj i.a. prezidis la estraron de la usona Centro pri Internacia Interŝanĝo de Universitatanoj, la kanada Komisiono Fulbright, kaj la usona Centro pri Aplika Lingvistiko. Verkis kaj redaktis librojn pri la poezio de la 16-a jarcento, internacia edukado, tradukado, lingvopolitiko, Esperanto, kaj aliaj temoj. Ĝis 2013 multjara redaktoro de la revuo LPLP. Prezidanto de TEJO 1969-71. Prezidanto de UEA 1974-80, 1986-89. Nuntempe direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED) kaj de ESF (Esperantic Studies Foundation). Membro de la Akademio de Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *