raola

pic_lenin

Orlando E.  Raola

 

Biografieto

Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esperantisto ekde 1984. Ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto, kiel libro-eldonisto kaj radioĵurnalisto. Ankaŭ agadis internacie: LKKano kaj preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj de la 88a UK (Goteburgo), 95a UK en Havano, la 99a UK en Bonaero, 100a UK en Lillo kaj 101a UK en Nitra. Ankaŭ en la 7a. TAKE en Montrealo (2008). Partoprenis kiel preleganto en AMO-1 seminario en Horany, Hungario en 2014. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kalifornia ​​​​ kaj tutlanda movadoj. Estrarano de Esperanto-USA (1988-2007) kaj denove en 2010. En 2011 elektiĝis prezidanto de la landa asocio, reelektiĝis en 2014. Instruis Esperanton dum pluraj jaroj en Kubo kaj en la Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Sukcese trapasis C-1 nivelon de “Origo” Esperanto internacia ekzameno. Reĝisoro de la kongresa temo “Insuloj sen izoliĝo” dum la 98a UK en Rejkjaviko. Komitatano A por Usono ekde 2016.