Prelegoj



Prelego: Detlev Blanke (1941-2016) – Tuta vivo por interlingvistiko/esperantologio

Aŭtoro: Sabine Fiedler

Resumo: La kontribuo estas provo doni superrigardon pri la ĉefaj atingaĵoj de la elstara interlingvisto kaj esperantologo. Ĝi prilumas lian sciencan verkaron, aktivan rolon en naciaj kaj internaciaj organizoj kaj lian personecon kiel universitata instruisto. Fokuso estas lia laboro kiel fondinto kaj longjara prezidanto de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.). La kontribuo ankaŭ ĵetas rigardon antaŭen demandante pri principoj de lia esperantologia laboro kiujn ni nepre daŭrigu.

 


 

 Prelego: Detlev Blanke en la kadro de movadaj rilatoj Oriento-Okcidento en Eŭropo: Personaj konsideroj

Aŭtoro: Humphrey Tonkin

Resumo:
Du aspektoj de la Esperanto-movado aparte fascinis min kiel novan esperantiston: la junulara agado, kaj la agado por Esperanto ekster la landoj de okcidenta Eŭropo, precipe la agado en orienteŭropaj landoj – ĉi-dua ne pro mia propra politika konvinko, sed iasence ĝia malo, nome mia deziro kompreni kiel homoj povus veni al politikaj konvinkoj tiel malsimilaj al la miaj, kaj mia deziro trovi komunan grundon. Pro serio de kvazaŭ hazardaj evoluoj, mi fine trovis min, kiel prezidanto de UEA, meze de strebado por kunteni la movadon en kriza periodo kiam ĝi riskis malintegriĝi. Detlev Blanke fariĝis mia aliancano en la movado “de la alia flanko”. Nia amikeco daŭris de la 1960aj jaroj ĝis lia forpaso: ni estis Esperanto-kamaradoj en plej vasta senco kaj fakaj kolegoj sur la kampo de lingvoscienco.


 Prelego: Kontribuo de d-ro Blanke al la sukceso de Esperanto en Kubo

Aŭtoro: Alberto Fernández-Calienes

Resumo: 

Nia prelego celas omaĝi la laboron de d-ro Detlev Blanke, la homon kies partieco, sperto kaj prestiĝo, liaj takto kaj saĝaj konsiloj en la fruaj jaroj post la fondo de KEA, efike kontribuis al la publika bildo de nia Asocio ĉe ŝtataj instancoj, kulturaj kaj akademiaj institucioj, kio ĝis hodiaŭ estas inter la plej gravaj atingoj de la kuba E-movado.

Kuba E-Asocio fondiĝis la 16-an de junio 1979, kiam en Kubo nova leĝo de asocioj ebligis la (re)estiĝon de sciencaj, fakaj, religiaj, sociaj, hobiaj kaj alitipaj grupiĝoj. La entuziasmo de la 80-aj jaroj, ebligis al miloj da kubanoj en la tuta lando lerni Esperanton, la asocio povis relative facile eldoni instrumaterialojn kaj el eksterlando venis multaj librodonacoj. Gazetoj el la tuta mondo iris de mano en manon, sed kion fari poste? La izoliteco de Kubo, nepagipoveco, manko de kontaktoj kun alilandaj esperantistoj certe endanĝerigis la tuton. Kiel garantii la daŭripovon de la ekestanta movado?

Liaj konsiloj ebligis fruan kontakton kun E-Asocioj en socialismaj landoj (GDR, Hungario, Pollando, Bulgario, i.a.) pli fundan komprenon de la fenomeno Esperanto kaj la vojon irendan de nia novbakita asocio. La prioritatoj: aliĝo al UEA (kiu realiĝis en Budapeŝto, 1983); laŭ konsilo de Vjetnama Pacdefenda Asocio, ekeldono de kuba literaturo en Esperanto; kaj tute aparte, kreo de scienca bazo por la argumentado por Esperanto.

Liaj prelegoj al studentoj kaj profesoroj en la filologiaj fakultatoj ĉe Centra Universitato Marta Abreu de Las Villas (Santa Clara) kaj ĉe Universidad de Oriente (Santiago de Cuba) motivigis la interesiĝon pri pri la monda lingvo-problemo, pri planlingvoj ĝenerale, kaj tute aparte pri la fenomeno Esperanto. Lia argumentado ĉe akademiaj rondoj postlasis spurojn, ĝis hodiaŭ, kiuj prestiĝigis Esperanton kaj plifortigis la bildon de KEA por la ĉiutaga laboro por Esperanto.

 


 

Prelego: Detlev Blanke kiel movadano

Aŭtoro: Ulrich Lins

Resumo: 
Detlev Blanke estis elstara esperantologo. Samtempe li estis tre aktiva organizanto kaj funkciulo en la Esperanto-movado. Li mem substrekis, ke en sia profesia kaj faka agado li ĉiam atentis pri la ligo inter teorio kaj praktiko. Lia agado kiel movadano ne estis limigita al Germana Demokratia Respubliko, sed etendiĝis ankaŭ al internacia kadro. Mia prezento klopodas montri, kiel Blanke provis harmoniigi sian laboron sur scienca kampo kun la pli frue naskita poresperanta entuziasmo. Ĉu  estiĝis konfliktoj, ankaŭ politikaj? Kiamaniere li sub la kondiĉoj de la „malvarma milito“ klopodis eviti kontraŭdirojn kaj solvi konfliktojn?

 


 

 

 Prelego: La Subteksto de “Neutraleco”: La Dreyfus-Afero kaj la Esperanto-movado

Aŭtoro: Patience Haggin

Resumo: La Esperanto-movado trovis ĝian ĉefan stadion en Francio  en la dudeka  jarcento, dum la Dreyfus-afero polarigis la francan intelektan komunumon. Meze de ĉi tiu disdivida politika klimato, publikaj dokumentoj de la franca Esperanto-movado, kiuj konsistas el paroladoj kaj registroj de la  Universalaj Kongresoj kaj la revuo L’Espérantiste, enhavas neniun mencion pri la Dreyfus-afero. Ĉi tiu silento estas la rezulto de interna streĉigo inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado, kiuj estis dividitaj pri la afero. Sen diskuti eksplicite la aferon, esperantaj paroladoj kaj revuoj de ĉi tiu periodo diskutas la bezonon subteni tutan “neŭtralecon” pri politikaj kaj religiaj aferoj. Privataj leteroj inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado malkaŝas, ke la ili malkonsentis pri la Dreyfus-afero. Louis de Beaufront, kiu redaktis L’Espérantiste kaj poste akiris famon pro la fondo de  Ido, kaj Carlo Bourlet kaj Emile Boirac estis kontraŭ-Dreyfus.  Hippolyte Sébert kaj Gaston Moch, kiu poste fondis la revuon Espero Pacifista, estis pro-Dreyfus. La leteroj sugestas, ke ĉi tiu malkonsento instigis la insiston pri publika neŭtraleco. Ĉi tiu insisto pri neŭtraleco, kiun Esperanto fondinto Ludwig Zamenhof rezistis, verŝajne estis grava motivo por la perfido de 1907, kiu dividis la movadon por ĉiam.


 

Prelego: „[…] a slim core of Esperanto roots […] and a huge periphery of (English) borrowings?” – Ĉu Esperanto fariĝas pli kaj pli angleca?

Aŭtoro: Sabine Fiedler

Resumo:  La vasta uzado de la angla lingvo kiel lingvafrankao kondukas al ŝanĝiĝoj en multaj lingvoj. Influoj senteblas sur ĉiuj ebenoj de la lingvosistemo, sed precipe en la leksiko. Kelkaj inter tiuj estas klare videblaj, aliaj kaŝitaj. La prelego provas prilumi la influon de la angla al Esperanto por eltrovi ĉu lastatempaj prognozoj pri la evoluo de la planlingvo estas kredeblaj.

 


 

 

 Prelego: Ekesto, evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto

 

Aŭtoro: Gonçalo Neves

Resumo:  La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas antaŭ ĉio (sed ne nepre nur) la plej frua uzo de ĉiu vorto (tute egale, ĉu temas pri radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo), kun indiko pri ties aŭtoro, verko kaj paĝnumero. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen sen difinoj (krom ĉe radikoj eksterPIVaj) kaj kun rigora citaĵa referencaro (malkiel PIV, kiu svage indikas aŭtorecon nur per supermetita Z, B, kc). Per HV oni do povas facile ekscii, kiu-kiam-kie unuafoje uzis ĉiun vorton en difinita periodo. Ekzemple, jam nun HV montras, ke la unua nezamenhofa radiko estas mebl/ (lanĉita de Leo Belomnt en 1888), kaj ke la radikojn ĉef/, ĉapitr/, kontor/ (i.a.) enkondukis ne Zamenhof sed Leopold Einstein, fama eksvolapukisto. Per HV oni ekzemple ekscias ne nur, kiu-kiam-kie lanĉis la radikon am/, sed ankaŭ kiu(j)-kiam-kie iniciatis ĉiun ĉi-radikan derivaĵon kaj kunmetaĵon (aminda, amindumi, enamiĝi, geamantoj, gastama, ktp).

La unua eldono de HV aperis en 2011, ĉe Iltis, Germanio, sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, kiel molkovrila eldonaĵo konsistanta el 113 A4-paĝoj, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn (librojn, broŝurojn kaj eĉ korespondaĵojn) el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn (kaj radikvortojn kaj kunmetaĵojn), kiuj aperas en ili. Kelkaj el tiuj vortoj (ekzemple, ajmero, «sitelo» kaj flumo, «rivero», enkondukitaj de Einstein en 1888) neniam plu estis uzitaj kaj do fariĝis nuraj hapaksoj.

Meze de 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernard Pabst komencis okupiĝi pri HK, kunlabore kun Neves, kaj rezulte de tiu kunlaboro aperis en 2018, kiel 12a volumo de la Berlina Komentario de Esperanto, ankoraŭ nur kiel pdf-dosiero, la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kiu transprenas la tutan enhavon de la antaŭa eldono, kun aldono de granda parto de la dokumentoj aperintaj en 1889, nome, la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La novajn materialojn esploris kaj prilaboris nur Pabst (escepte de la unuaj 77 paĝoj de la Rusa-Internacia, kiujn prizorgis Neves). Ambaŭ aŭtoroj, dum esploro de ĉi lasta vortaro, ricevis tre valoran helpon de Valentin Melnikov, kiu senlace kaj kompetente respondis ĉiujn liajn demandojn pri la rusa.

La estonta evoluo de  HV dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.


Prelego: La demografia stato de Esperanto

Aŭtoro: Amri Wandel

Resumo: Antau pluraj jaroj mi publikigis en diversaj lokoj esploron pri la nombro de E-parolantoj en la mondo (ekz. en la linvistika revuo Indecs, https://www.indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf). Mi proponis metodon taksi tiun nombron uzante datumojn pri E-parolantoj en la socia reto Facebook. Konsiderante diversajn faktorojn la takso estis ĉ. du milionoj.
Mi koncize klarigos la metodon, la datumojn kaj rakontos pri alternativaj retaj taksoj, ekz. per datumoj de retaj kursoj kiel Duolongo kaj per reta reklamado. Plia rilata temo estas utiligo de tiuj taksoj en informado pri E-o, ekzemple la sukcesa kampanjo ĝisdatigi la datumojn pri E-o en la lingvistika retejo Ethnologue.


Prelego: “Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo

Aŭtoro: Javier Alcalde

Resumo: 
La prelego klopodas respondi jenan demandon: Ĉu Esperantistoj estas transhomistoj? Por tiu celo, unue enkondukiĝas ĝenerale la temo de transhomismo, nome la subteno de sciencaj ebloj por plibonigi la homan estaĵon. Sekve, prezentiĝas la ĉefaj argumentoj kontraŭ tiu intelekta movado. Kelkaj el la kritikoj similas la antaŭjuĝojn pri planita helplingvo, kiel ties artefariteco. Tio instigas al esploro el prilingva vidpunkto, sed ankaŭ el etika perspektivo, pri la rilato inter transhomismo kaj Esperanto kiel scienca antaŭeniro. Konklude, oni respondas negative la originan demandon, eĉ se agnoskante, ke pluraj signoj ŝajnas proksimigi nin al transhomaj
estaĵoj.