calienes

bildo de alberto fernandez- calienes
Alberto Fernández-Calienes Barrios (Havano, 1962). Programisto, grafikisto, eldonisto, interpretisto de la germana lingvo. Vicdirektoro de Cooperativa de Idiomas La Habana. Esperantisto de 1979, membro-fondinto de Kuba E-Asocio (KEA). E-instruisto kaj aktivulo. Estrarano de KEA dum diversaj mandatoj ekde 1985 kaj ĝia prezidanto 2011-2017. Dum 8 jaroj (1993-2001) laboris parttempe en Bazelo, Svislando por Faka Magazino pri Entreprenado Index Fachmagazine für Betriebswirtschaft. En reprezento de KEA, partoprenis la du lastajn Konsultiĝojn de E-Asocioj en Socialismaj Landoj (České Budějovice, Ĉeĥoslovakio, 1988 kaj Moskvo,USSR, 1989), internaciajn renkontiĝojn kaj plurajn UK-ojn ekde 2009. Ĝenerala Sekretario de LKK por la 75-a kaj 95-a UK-oj en Havano. Kunorganizanto de la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (Havano, 2018). Kunredaktis la asociajn bultenojn Avanco kaj laste esperanto.cu. Fakdelegito kaj Komitatano A de UEA.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *