Monthly Archives: Majo 2018

neves

Gonçalo Neves
Naskiĝis 1964. Portugalo, memstara tradukisto kaj leksikografo. Okupiĝas pri beletro, esperantologio kaj interlingvistiko. Kunaŭtoro de Ibere libere (poemaro, 1993) kaj Ekstremoj (novelaro, 1997). Aŭtoro de Kompreni (novelaro, 1993), Simptomoj (poemaro, 2000), Zamenhof kaj Volapük (2011), Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888 (2011), Recenze (recenzaro, 2018), Periskope (artikolaro, 2018). Ĉefaj tradukoj: Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro (Xavier de Maistre, 2008), La gardisto de gregoj (Fernando Pessoa, 2015), La senditoj (André Luiz, 2017).