Kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto
Lisbono, Portugalio 2018-07-28 ĝis 2018-08-04
Sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA)
kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)
Ekde la 63-a UK en Varno CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.
Esperantologia Konferenco 2018:
Omaĝe al la vivo kaj verko de Detlev Blanke (1941-05-30/2016-08-20)
Kie: Salono ĉe la dua hado de Fakultato pri Juro, Universitato de Lisbono, Lisbono.
Kiam: Jaŭdon, la 2an de aŭgusto 2018
Je kioma horo: 0900 – 12:00 kaj 1245 – 15:15
Unua Parola sesio komenciĝos je la 09:00 kaj daŭros ĝis la 12:00: Pri Detlev Blanke
Dua Parola sesio komenciĝos je la 12:45 kaj daŭros ĝis la 15:15: Ĝenerala Esperantologio